Maĥnovŝĉino

Étienne Roda-Gil, JoMo, Traditional

[Teksto de "Maĥnovŝĉino" ft. JoMo]

[Rekantaĵo]
Maĥnovŝĉino, Maĥnovŝĉino
Nigras flagoj pro la malesper'
Ili ruĝas pro kolero
Ili nigras pro mizer'
Ili ruĝas pro kolero
Ili nigras pro mizer'

[Strofo 1]
El la montoj kaj el la valoj
Sub la neĝo kaj en la vent'
Grupe niaj partizanoj
Jam alkuris ja po cent'
Grupe niaj partizanoj
Jam alkuris ja po cent'

[Instrumenta]

[Strofo 2]
Maĥnovŝĉino, Maĥnovŝĉino
En vi luktis la partizan'
Kiu volis en Ukrajno
Liberan landon sen tiran'
Kiu volis en Ukrajno
Liberan landon sen tiran'

[Strofo 3]
Januare leninaj kontraktoj
Vendis landon al la German'
Sed julie Maĥnovŝĉino
Lin forpelis per la man'
Sed julie Maĥnovŝĉino
Lin forpelis per la man'

[Instrumenta]

[Rekantaĵo]
Maĥnovŝĉino, Maĥnovŝĉino
Nigras flagoj pro la malesper'
Ili ruĝas pro kolero
Ili nigras pro mizer'
Ili ruĝas pro kolero
Ili nigras pro mizer'

[Instrumenta]

Beliebteste Lieder von Jomo

Andere Künstler von Samba