Povus esti simple

Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier'
Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer'
Provas mi diveni per geomanci'
Sed la sablaj vortfiguroj nur rakontas tion ĉi:

refrain:
Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias)
Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas)
Povus esti simple, sed estas ne

Hejmen en la nokto, malfrua teregal'
La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual'
Se vortoj ne rivelos la enigmon de l' futur'
Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur'

refrain

Iam kvazaŭ marionet'
Dancis aĵura siluet'

Je la tria horo ŝi jam iras for
Restas sola mi kun akompano de aŭror'
Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun'
Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun'?

refrain

Wissenswertes über das Lied Povus esti simple von Persone

Wann wurde das Lied “Povus esti simple” von Persone veröffentlicht?
Das Lied Povus esti simple wurde im Jahr 1996, auf dem Album “Povus esti simple” veröffentlicht.

Beliebteste Lieder von Persone

Andere Künstler von Rock'n'roll