Reĝoj de Cindro

Bertilo Wennergren / Martin Wiese

Marŝas glora armeo
Estas la Eternulo kun vi
Subkalkane frakasiĝas la ostoj
De via malamik'

Ĉar vi amas la landon
Vi ĝin savas per mort' kaj teror'
Forbruligas vilaĝojn kaj urbojn
Sed mi petas vin:

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj de plor'

Ĉu vi sentas fieron
Kreinte dezerton sen viv'?
Ĉu vi certas ke la historio
Vere dankos al vi?

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro
Kaj angor'

Via koro krias por sango kaj por venĝ'
Sentoj kaj instinktoj vin pelas al batal'
Kie estas nun viaj pensoj kaj prudent'?
Ĉu ili ne aŭdeblas tra la bruo de la ŝtal'?

Ho, demetu la glavon soifan
Ĝi jam tiris vin multe tro for
Vi ne servu la reĝojn de cindro

Vi ne servu la reĝojn de plor'

Wissenswertes über das Lied Reĝoj de Cindro von Persone

Wann wurde das Lied “Reĝoj de Cindro” von Persone veröffentlicht?
Das Lied Reĝoj de Cindro wurde im Jahr 1996, auf dem Album “Povus esti simple” veröffentlicht.
Wer hat das Lied “Reĝoj de Cindro” von Persone komponiert?
Das Lied “Reĝoj de Cindro” von Persone wurde von Bertilo Wennergren und Martin Wiese komponiert.

Beliebteste Lieder von Persone

Andere Künstler von Rock'n'roll